Tuturba Pikniko

Ĉiujara festo de koruŝka (eta fiŝo) estas malfermita en St. Petersburg por la naŭan fojon.Komence de majo startas sezono kapti koruŝka, jam longdaŭra simbolo de la norda ĉefurbo de Rusio. La aromo de rostitaj fiŝoj plenigas stratojn, kaj en ĉi tiu tempo en multaj manĝejoj de la urbo oni povas gustumi ĝin rostita, marinita, fumigita, sunsekigita kaj manĝi supon de koruŝka, kiun organizintoj planas kuiri en 1000 litra poto.

Dum ferio kuiristoj de St.Petersburgaj restoracioj kuiras fiŝajn kuiraĵojn. Dum la ferio okazos tradiciaj konkuradoj pri fiŝkaptado de marbordo kaj de boatoj. Vizitantoj de la festivalo spektos koncertojn de artistoj de St. Petersburg, kaj partoprenos konkursojn kaj distrojn.

Similaj festivaloj ankaŭ estas aranĝitaj en «Festeno de haringo» en Kaliningrad, Rusio, «Korfest» en Ĉukotka, Rusio, la Tago de la koruŝka en Palanga, Litovio kaj aliloke en tutmondo.

Информационный центр эсперанто в России © 2013 Авторские права на публикуемые материалы защищены.

Powered by WordPress