Doganejo

MONO

Vidu ankaŭ skizon pri rusia mono

Oni rajtas importi en Rusio sen deklaro monsumon kiu ne superas la ekvivalenton de 10000 U.S. $. Sumo kiu superas 10000 estas objekto de deviga deklaro. Alporti monon en Rusio eblas ne nur per kontantaĵo, kaj per vojaĝĉekoj, sed ĝi ne estas vaste akceprtataj, kaj foje estas malfacile ŝanĝi ĝin je mono.

Pli ofte en Rusio oni pagas kontante aŭ per banka karto. Rubloj estas sola permesata rimedo por pago en la Rusio. Laŭ rusia leĝo estas malpermesita pagi varojn kaj servojn en iu alia valuto. Vi povas interŝanĝi alian valuton por rubloj en bankoj kaj interŝanĝejoj. Malnovaj, trivitaj monpaperoj kaj moneroj estas ne akceptataj de plejparto de bankoj. Iuj bankoj akceptos ĝin, sed kun komisiono de 1-3%

Por eksporto de valuto kaj vojaĝĉekoj el Rusio estas jenaj restriktoj:

  • Ĝis 3000 U.S. dolaroj — libere
  • Ĝis 10000 U.S. dolaroj — estas bezonata doganeja deklaro, sen suplementaj dokumentoj, konfirmantaj ĝian devenon
  • Pli ol 10000 U.S. dolaroj — malpermesita, krome eksporto de antaŭe importita aŭ ĝirita en Rusio valuto.

 

VAROJ

Estas permesata libera importo de varoj kaj objektoj, kiuj ne estas destinitaj por industria aŭ komerca agado. Personoj pli ol 18 jaraĝaj rajtas libere importi ĝis 3 litroj de alkoholaĵoj (kun deklaro — ĝis 5 litroj), 50 cigaroj aŭ cigarilloj, aŭ 200 cigaredoj aŭ 250 gramoj de tabako, kaj ankaŭ varoj kaj aĵoj por propra uzado: vestoj, tualetaĵoj, juvelaĵoj, fotiloj kaj videokameraoj ktp. La kosto de importitaj varoj ne povas transpaŝi la limon de 1500 eŭroj kun totala pezo ne pli 50 kg.

Se la totala valoro kaj pezo de la varoj superas la normojn (sed ne superas 650 mil rublojn kaj / aŭ 200 kg) estas unu indico de doganoj kaj impostoj — 30% de doganeja valoro de varoj, sed ne malpli ol 4 eŭro por 1 kg. Se la importaj varoj superas la indicon de 650 mil rubloj kaj / aŭ 200 kg, tiam ĝi suferas doganojn laŭ reguloj de internacia komerco.

Dum transito de landlimo aŭtomobile, oni povas alporti doganlibere ĝis 20 litroj de fuelo, krom enhavo de aŭtomobila fuelujo.

La rusia leĝo ne restriktas eksporton de alkoholaĵoj kaj tabako. Tamen oni devas atenti restriktojn de importo en celloko.