Aŭtoro Temo: Ĉinaj manĝoj  (Legita 344 foje)

0 Uzantoj kaj 1 Gasto spektas la temon.

Оффлайн Etoso

  • Administratoro
  • Jr. Member
  • *****
  • Mesaĝoj: 66
  • Ŝtato: ru
  • Sekso: Vira
  • Gufo!!!
    • Просмотр профиля
Ĉinaj manĝoj
« : Февраль 15, 2010, 01:40:10 »
Bonstataj naturaj kondiĉoj de la sudokcidenta Ĉinio helpis al internacia miljara rekono de la kuirarto de Siĉuan provinco. Kuiraĵoj siĉuanaj estas plibonigataj kun riĉa paletro de ekzotaj spicoj, interkiuj estas papriko, vinagro, sezama pasto, siĉuana “flora pipro”,fermentita soja pasto, fermentitaj nigraj faboj kaj ŝaloto, zingibro,ajlo, vino kaj soja saŭco.
Siĉuana kuirarto proponas kelkajn famajn kuiraĵojn: pastaĵoj, similaj al raviolo, kaj ankaŭ “dan-dan”-nudeloj kun saŭco el sekigitaj salikokoj, ete tranĉitaj peklitaj legomoj, arakido, sezamaj semoj,oleo, kapsiko, vinagro kaj ajlo. Unu el la plej popularaj kuiraĵoj enĉi-tiu provinco, sciata tra la tuta Ĉinio kaj eksterlime – mapo dofu.
Alie oni nomas ĝin kiel “toufuo de stigmata maljunulino”. Laŭ legendo, inventis ĉi-tiun popularan manĝaĵon de siĉuana kuirarto vidvino laŭ nomo Ĉen, kiu loĝis en antaŭurbo de Ĉendu kaj posedis malmultekostan hotelon,  kie ŝi unue proponis tian ne tre luksan kuiraĵon al loĝantoj. Mapo dofu tiel plaĉis al  malmultaj vizitantoj dela hotelo, ke jam baldaŭ komerco de la maljunulino kreskis, kaj kuiraĵo fariĝis fama en tuta provinco Siĉuan.
Ĝi konsistas sojan toufuon, porkaĵon, pipron, aropmpipron, zingibron,sojan saŭcon, ajlon, oleon, nigran faban paston, amelon, sezaman oleonkaj kuiran vinon. En Siĉuan ĉi-tiu manĝo estas servata tre spica kaj varmega, kaj ne ĉiuj eĉ povas ĝui ĝin. Tamen, vi povas peti ĉefkuiriston ne tro pipri ĝin, kaj kontentigo de ĉi tiu mirinda manĝaĵo estos por vi garantita.
« Lasta redaktado: Февраль 15, 2010, 01:44:00 de Etoso »


Social Bookmarks

Add this topic to: