Aŭtune de 2009 jaro mi sukcesis vojaĝi en Turkio, certe tre bela kaj plena de historiaĵoj lando. Ĉi okaze mi decidis vojaĝi tien nek per aviadilo, sed ŝipe, pli ĝuste, prame, kiuj veturas tien el rusa urbo Soĉi (kiu estas elektita kiel estonta urbo de Vintra Olimpiado de 2014 jaro). Oni diras: kiu neniam ŝipveturis, tiu neniam timiĝis... Sed por mi fortuno helpis, kaj prama vojaĝo tra Nigra maro estis trankvila kaj fiksita en memoro kiel tre plezura vojaĝo. Komencis ĝi ekde konsterna sunsubiro, brulanta per diversaj nuancoj de flamkoloro... Kaj nur preskaŭ meznokte la pramo "Avrasija" lasis marbordon post pobo.