Vizoj kaj doganejo

Ruslanda vizo estas permeso alveni en Rusio aŭ transiti tra Rusio kun dokumento, kiu identigas personion de alilanda civitaneco. Vizo havas formon de speciale protektita gluetikedo en pasporo,  pli rare ĝi havas formon de stampo.  Alilandaj civitanoj kutime rajtas eniri  Rusion kaj eliri nur posedante vizon, liveritan fare de komisiita organo de ŝtato.

Vizo ne garantas eniron en teritorio de Rusio.

Vizo enhavas informon pri alilanda civitano:

Nomo kaj familinomo, naskiĝdato, sekso,  civitaneco, # de pasporto, dato de livero, daŭro de valideco kaj kvanto de eniroj, daŭro de restado en Rusio, celo de vizito, dateno pri invitanto, numero de invitilo.

Vizoj diversas laŭ kvanto de eniroj.  Unufoja vizo permesas unu eniro en teritorio de Rusio. Vizo validas por vizito kun ĝustigitaj datoj de eniro/eliro.

Dufoja vizo permesas unu- kaj dufoja eniro. Datoj de eniro/eliro nepre estas indikitaj.

Multfoja vizo permesas al ĝia poisedanto eniron en teritorio de Rusio pli ol dufoje. Multfoja vizo estas liverata nur kun permeso de Ministerio de eksterlandaj aferoj.  Por akiri miltfojan vizon oni bezonas originalon de  invitilo.Оу

Ekzistas kekaj ĉefaj kategorioj de rusia vizo.

Turista vizo — eldonata surbaze de turisma invito.  Ĝin ricevas eksterlandanoj dezirantaj viziti Rusion por vojaĝo (viziti ekspoziciojn, kulturajn eventojn, ekskursojn kaj ekskursadi en la lando).  La vizo estas unu- aŭ dufoja, validas dum  1 monaton Vizo estas ne renovigebla.

Komerca vizo -  eldonata surbaze de komerca invito. Kutime  komercaj vizoj varias laŭ celo de vizito:  komerco, teknika priservado, kulturaj rilatoj,  akompananta familiano. Komerca vizo validas dum 30, 90, 180 , 365 tagoj (totala longeco de restado en ĉiu duonjaro ne plias 90 tagojn). Nombro de eniroj povas esti: unu, du kaj multobla. Vizo estas ne renovigebla.

Labora vizo — multobla vizo, ne limigita por daŭro de restado en la lando kiel komerca vizo. La vizon bezonas  eksterlandanoj kiuj laboras en rusiaj firmaoj. La procezo de eldono de la vizo (kolekto de dokumentaro) daŭras ĉirkaŭ 3-4 monatojn. La vizo povas esti plilongigita en Rusio.

Privata vizo — eldonata  surbaze de individua invitilo, eldonita de rusia civitano em laŭleĝa maniero, tra la regiona oficejo de la Federala oficejo pri migrantoj. Validas por 3 monatoj. Vizo estas ne renovigebla.

Transita vizo - eldonata en la кusшa konsulejo por eksterlandanoj, kiuj intencas uzi Rusio por transitaj celoj. Restado en Rusio laŭ la vizo ne povas daŭri pli ol 72 horoj. Vizo estas ne renovigebla.

Studenta vizo - eldonata surbaze de invito de rusia lernejo al eksterlandaj studentoj. La vizo povas esti plilongigita en Rusio.

Senviza eniro en Rusio

Senlime rajtas viziti Rusion sen vizo civitanoj de jenaj landoj:

Armenio, Azerbaiĝano, Belorusio, Kazaĥstano, Kirgizio, Moldavio, Ukrainio, Uzbekistano

Rajtas viziti Rusion dum 90 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj:

Argentino, Bosnio-Herzegovino (krome turismo), Brazilio, Kolumbio, Makedonio, Serbio (dipl. kaj ofica pasp), Venezuelo, Ĉilio

Rajtas viziti Rusion dum 30 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj:

Bosnio-Herzegovino, Israelo, Kubo, Montenegro, Serbio, Tajlando, Ekvadoro, Turkio

Rajtas viziti Rusion dum 14 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj:

Honkongo